Saubraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saubraz
Blazono de Saubraz
Blazono de Saubraz
Blazono de Saubraz
Panoramo de Saubraz
Panoramo de Saubraz
Panoramo de Saubraz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 52″ N 6° 19′ 49″ O / 46.51444 °N, 6.33028 °O / 46.51444; 6.33028 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 52″ N 6° 19′ 49″ O / 46.51444 °N, 6.33028 °O / 46.51444; 6.33028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 363
Areo 3,70 km²
Alteco 687 m super marnivelo
Poŝtkodo 1189
Komunumkodo 5437
Mapo de Saubraz
Mapo de Saubraz
Situa mapo de Saubraz
vdr

Saubraz estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saubraz situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 13 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges ĉe la okcidenta bordo de la rivero Toleure, alfluanto de Aubonne. La norda parto de la komunumo apartenas al la ekzercejo kaj armilejo Bière de la Svisa Armeo. La komunuman teritorion senakvigas la rojo Saubrette, fontrivero de la rivero Toleure, la ĉefa alfluanto de Aubonne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saubraz kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,70 km², de kiuj 43,8% estas kovritaj de arbaro, 47,8% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saubraz limas en nordo kaj nordoriento al Bière, en sudoriento al Montherod, kaj en sudo kaj okcidento al Gimel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saubraz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Bière, Gimel kaj Montherod. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Aubonne. Pere de la poŝtaŭtolinio de Gimel tra Bière al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saubraz datiĝas el la 13-a jarcento kiel Salubra; en la jaro 1251 aperis mencio de la formo Saubra. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tomboj el la La-Tène-epoko kaj restaĵoj de romia setlejo. Dum mezepoko la Senjoroj de Aubonne, la Monaĥejo Romainmôtier kaj la Abatejo Bonmont posedis bienojn en Saubranz. En la jaro 1237 la pastra preĝejo Sainte-Foy estis submetita al la Abatejo Lago de Joux. La preĝejo bruliĝis en la jaro 1251. En la jaro 1493 kaj 1497 Jean, la filo de Senjoro Arthaud de Mestrals, kreis la feŭdon Saubraz, kiu en la 17-a jarcento fariĝis havaĵo de la familio d'Allinges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]