Aufbau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aufbau
Aufbau
libroeldonejo • eldonejonegoco vd
Dum 1945 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondita 1945
Fondintoj Kulturligo de GDR vd
Sidejo Berlino
Lando Germana Demokratia Respubliko
Estr(ar)o Matthias Koch, René Strien, Tom Erben
Agokampo libroeldonado
TTT www.aufbau-verlag.de
vdr

Eldonejo Aufbau - germane Aufbau-Verlag - estas germanlingva libroeldonejo kun centra oficejo en Berlino. La eldonejo fondiĝis en 1945 en Orienta Berlino, pli posta ĉefurbo de GDR. Komence ĝi specialiĝis je komunisma kaj kontraŭfaŝisma germanlingva literaturo plus germanlingvaj tradukaĵoj de sovetuniaj verkistoj. Baldaŭ ĝi estis la plej granda beletrisma eldonejo de la komunisma ŝtato GDR. En la sekvaj jardekoj aldoniĝis tradukaĵoj de literaturo el aliaj orienteŭropaj ŝtatoj krom Sovetunio, literaturo el Latinameriko kaj el aliaj mondpartoj.

La konstruaĵo Aufbau Haus en la berlina urboparto Kreuzberg ekde la jaro 2011 estas la eldoneja sidejo

Post la reunuiĝo de Germanio la eldonejo iĝis konzerno, al kiu apartenas la branĉoj Aufbau-Verlag, Aufbau Taschenbuch Verlag (atb) pri poŝlibroj, Rütten & Loening kaj kinder & Co pri infanlibroj. Laŭ la stato fine de la jaro 2012, la gvidaj eldonistoj estas Matthias Koch, René Strien kaj Tom Erben. Matthias Koch en oktobro 2008 aĉetis la eldonejon per persona kapitalo, post kiam kvin monatojn antaŭe la firmao anonciĝis bankrotiĝon.[1]

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012

Notoj[redakti | redakti fonton]