El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri Aura an der Saale estas unu el la du samnomoj en Bavario. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Aura im Sinngrund.
Aura an der Saale estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kissingen kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 863 loĝantojn. La nomo indikas, ke la komunumo situas borde de la rivero Fränkische Saale, alfluanto de la rivero Majno (ne miksenda kun la pli norda kaj pli granda rivero Saale, alfluanto de la rivero Elbo).