Avahi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avahi (genro))
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avahi
Okcidenta lanlemuro (A. occidentalis)
Okcidenta lanlemuro (A. occidentalis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Strepsirrhini
Infraordo: Lemuriformes
Superfamilio: Lemuroidea
Familio: Indriedoj Indriidae
Genro: Lanlemuroj, Avahi
Jourdan, 1834
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Avahi estas genro de lemuroj, konataj ankaŭ kiel avahiojlanlemuroj, estas naŭ specioj de strepsirinaj primatoj. Kiel multaj el la ceteraj lemuroj, ili vivas en la insulo Madagaskaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Avahi laniger.

Kun korpogrando de 30 ĝis 50 cm kaj pezo de 600 ĝis 1 200 g, la lanlemuroj estas la plej malgrandaj indriedoj. Ilia felo estas mallonga kaj laneca.[1] La korpo povas estis grizbruna ĝis ruĝeca, kun blanka koloro en la dorso de la femuroj,[2] kun longa, oranĝeca vosto. La kapo estas rondoforma kun mallonga muzelo kaj oreloj kaŝitaj ene de la felo.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Lanlemuroj povas troviĝi kaj en sekaj kaj en malsekaj arbaroj, kaj pasigas plej grandan parton de sia vivo en la foliara kanopeo. Kiel multaj folimanĝuloj, ili bezonas longajn siestojn por digesti sian manĝon. Lanlemuroj vivas kune en grupoj de du ĝis kvin individuoj, kiuj ofte konsistas el gepatroj kaj el kelkaj generacioj de idaroj.[3]

Kiel ĉiuj indriedoj, lanlemuroj estas strikte herbovoruloj, kiuj manĝas ĉefe foliojn, sed ankaŭ burĝonojn kaj, pli rare, florojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni agnoskas naŭ speciojn kiuj estas jenaj:[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tattersall, Ian (1982). Columbia University Press (eld.). The Primates of Madagascar. New York.
  2. Rowe, Noel (1996). The Pictorial Guide to the Living Primates. pp. 47.
  3. Ganzhorn, J.U.; Abraham, J.P. & Razananhoera-Rakotomalala, M. (1985). "Some aspects of the natural history and food selection of Avahi laniger". Primates. 26 (4): 452–463. doi:10.1007/BF02382459. S2CID 8988639.
  4. Mittermeier, R. A. (2008). “Lemur Diversity in Madagascar”, International Journal of Primatology 29 (6), p. 1607–1656. doi:10.1007/s10764-008-9317-y.