Avaskär

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avaskär
forlasita vilaĝosetlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 56° 16′ N, 16° 2′ O (mapo)56.26361111111116.035555555556Koordinatoj: 56° 16′ N, 16° 2′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Avaskär (Svedio)
Avaskär (Svedio)
DEC
Avaskär
Avaskär
Situo de Avaskär en Svedio

Map

vdr

Avaskär estis dana mezepoka urbo, proksimume 50 kilometrojn sude de la urbo Kalmar, en la teritorio de nuna Svedio. Ĝi estas parto de la historia provinco Blekingo kaj ekde la jaro 1970 apartenas al la moderna provinco Blekinge län. Urban privilegion Avaskär havas ekde la jaro 1350. Ekde 1974 ĝi estas parto de la komunumo Karlskrona.

Avaskär estis nebone fortikigita kaj pro la terlevado, havenkondiĉoj ĝis la 16-a jarcento plimalboniĝis. La 15-an de septembro 1563 la urbo estis fajrodetruita de Svedio dum la Milito de la Tri Kronoj (1563–1570), parto de la Nordiaj militoj. Ĝi estis rekonstruita, sed la glortempo de la urbo finiĝis. En 1598 Sigismondo la 3-a Vasa eniris Avaskär kun sia floto kaj de ĉi tie li moviĝis al Kalmar por postuli sian rajton al la sveda trono. Jaron poste la dana reĝo Kristiano la 4-a decidis anstataŭigi la lokon per la multe pli bona fortika urbo Kristianopel. Post tio, Avaskär malaperis de la mapo.