Ave Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ Ave Maria (Florido)


Leonardo da Vinci: Anĝela saluto, ĉirkaŭ 1472-1475

Ave Maria (latine por "Saluton, Maria") estas la plej populara preĝo al Sankta Maria en latina katolika eklezio. En Esperanto, oni nomas ĝin ankaŭ Saluton MariaAnĝela Saluto.

Jen la teksto uzata de okcidentaj kristanoj:

Saluton, Maria, gracoplena,
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.[1]

En la latina lingvo:

Ave Maria, gratia plena,
Dominus tecum.
Benedicta tu in mulieribus,
et benedictus fructus ventris tui, Iesus.
Sancta Maria, Mater Dei,
ora pro nobis peccatoribus
nunc et in hora mortis nostrae.
Amen.

Tiu preĝo estas bazita sur la Biblio, la Evangelio laŭ Luko 1,28, en kiu la ĉefanĝelo Gabriel diras al Maria, "Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi." (Tial la preĝo ankaŭ nomiĝas "la anĝela saluto".) Kaj poste, en Luko 1,42-43, Sankta Elizabeto diras al Maria: "Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?" (Tiu esprimo "la patrino de mia Sinjoro" samas al la "Dipatrino" de la preĝo).

La preĝo kreskis tra la jarcentoj de la simpla voko "Saluton, Maria" en la 5-a jarcento al la nuna formo de la 15-a jarcento. Ĝi estis popularigita per la rozario.

Multaj komponistoj bazis muzikan verkon sur ĉi tiu preĝo. Unu el la plej famaj kombinas melodion de Charles Gounod kun preludo de Johann Sebastian Bach. La samtitola kanto de Franz Schubert, aliflanke, ne havas la tekston de la preĝo sed poemon de Walter Scott, en germana traduko de Adam Storck.

Bizanca rito

En la bizanca rito ekzistas simila preĝo, kiu komencas per la vortoj «Θεοτόκε Παρθένε, χαῖρε» (Dinaskintino Virgulino, ĝoju).

Referencoj

  1. Adoru, p. 20

Fontoj

  • IKUE kaj KELI: Adoru, Ekumena Diserva Libro. eldonita de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto / Ponto-Verlag, 2001. 1472 p. ISBN 3-9803793-5-3

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Bazaj preĝoj en Esperanto