Saltu al enhavo

Aviada Terminaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aviada Terminaro
Aŭtoro Gilbert Ledon
Eldonjaro 2002
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 287
vdr

Aviada Terminaro [1] estas libro eldonita de Gilbert R. Ledon en 2002 ĉe Eldonejo Fonto el Ŝapekoo (Brazilo). La 287-paĝa verko kolektas teknikan terminaron pri aviado. Dum jardekoj estiĝis polemiko ke la uzado de la angla lingvo en aviado pro malfacila fonetiko povas iĝi okazigo de problemoj kaj akcidentoj en la praktika realo. Ĝi estas unu el kvar libroj pri teknikaj aferoj verkitaj de tiu aŭtoro.

Literumado de literoj kaj ciferoj.

Tio estas diskutata je paĝoj 238 ĝis 240 de la terminaro. En la listo de kodaj vortoj estas vortoj kiel barbo, cirklo, ofte, kuo En la kutima angla oni uzas bravo, ĉarli, oskar, kvebek. Ekzistas oficiale la literumalfabeto de ICAO, mallonge la ICAO-alfabeto. Estus rekomendinda, uzi literum-alfabeton identan aŭ almenaŭ tre similan al la ICAO-alfabeto ankaŭ en Esperanto. La radio-amatoroj ŝanĝis sian literum-alfabeton al la ICAO-alfabeto, kiu plibonigis la kompreneblecon dum plurlingvaj kontaktoj.

Por la ĉapelitaj literoj aperas kod-vortoj ĉerko, ĝermo, ĥoro, ĵongli, ŝildo. Kiu konas kaj povas uzi tiujn kodo-vortojn? Pli bone ŝajnas la uzo de la Zamenhofa sistemo, do literumi ĉapelitajn literojn ŝ, ĝ ktp. per sh, gh ktp.

Citaĵo
 La libro, entenanta vortaron, ilustrita per platoj kaj kun baza aviada frazeologio, kaptis la intereson de multaj esperantistoj el la tuta mondo. 
— Brazila Esperantisto - Numero 323, Aprilo ĝis Junio 2003
Citaĵo
 ...ĝi konsistigas la plej firman bazon por enkonduko de E-o en flugmedioj. Dankegon, Gilbert, pro via kolosa laboro, kaj dankon, Fonto, pro via bela eldono 
— Johano, La Gazeto-103, p. 23, Dec 2002
Citaĵo
 Post Ikaro ne Sonĝis nia ano G. Ledon, aviadisto, ĵus aperigis tiun mirindan verkon konsistantan el 4 partoj :
  • 1) Aviada Terminaro riĉa de multe pli ol 1000 specialaj terminoj;
  • 2) pli ol 20 Ilustraj Platoj klarigantaj ilin;
  • 3) Aeronaŭtika Vortaro Angla-Esperanta (laŭtema) de pli ol 4000 vortoj, ĉar la angla estas duonoficiala en aertrafiko;
  • 4) Baza Aviada Frazeologio (por radiofonia aertrafiko) kun komparo kun la anglaj terminoj pro la sama motivo. La celo anoncita en l' antaŭparolo estas prezenti alian eblecon ol la anglan, kiu fonetike ne taŭgas, kiel scias ĉiuj konantoj de ĝi, interalie la anglalingvaj esperantistoj. Tamen la opinio, ke Esperanto alportas bonan solvon devus esti kompare studata en fonetikaj laboratorioj, kiel ekzemple tiu de J. Wells...Ni ne ĉiuj prononcas ĝin bone, kaj konas foje malfacilan interkomprenon pro tio; ne estas ofendo diri, ke oni devas peti ripeton de kelkaj el ni, kiuj konservis tro naciecan tonon en Esperanto. La proponitaj neologismoj estas plej necesaj: avio estas logika kompare kun la tradicia aviadilo; same kartro, defelektoro, streno, glob(et)o la uzantoj certe lasos fali et de tiu diabla malamiko de komencanto, kiu obstine glitas tien kaj reen ĉe ĝirejoj, anstataŭ kviete dormi en la mezo, kiel dum ĝirado fare de instruisto). Sed kial difini ĉi tie la simplajn vortojn akvo, amboso, bombo aŭ kasko? Ĉu ĉiklono ne konfuzeblas kun ciklono kiam jamas trombo? Surmara aŭ surtera, ĝi ja estas la sama fenomeno. Bedaŭrinda francismo estas la konservo de "enverguro", el malnova marnaviga vergue (jardo), longo de la velo ŝovebla sur la jardo, kiam ni jam havas "spano", kaj kiam ĝuste la angla termino ankaŭ estas span. Kial la neologismo ĵiri, konfuezbla kun ĝiri, kiam ekzistas flirti? Esence grava estas eviti rimantajn vortojn: supren/malsupren kaj diri alten/basen; dekstren/maldekstren kaj diri dekstren/liven; ĝuste pro konfuzeblo en bruego de ŝtormo la paroj bâbord/tribord nun estas oficiale malpermesitaj en la franca marnavigado dum ŝipa stirado profite de à droite/à gauche…Same ĉu la rimaj pozitiv’ kaj negativ’ estas necesaj, kiam jes kaj ne tute klare malsimilas, kaj povas esti facile ripetataj : jes-jes kaj ne-ne?

Alia problemo estas la eldirado de simplaj literoj en radiotelefonio : Waringhien jam okupiĝis pri tio; la nova Dictionnaire Pratique : Français-Esperanto, Esperanto-Français de SAT-Amikaro (p.18) malsimile pritraktas tion; tio valorus la penon demandadi la Akademion pri unueciga decido ĉi rilate. Same pri konsilita uzo de nur tri tempaj indikoj; "-u", "-as" kaj "-ata" ĉar la dialogo limiĝas al komandoj de la regoturo kaj obeaj respondoj de la avio. Diable! Inter radoj eligataj, kiuj post unu sekundo blokiĝos en duona pozicio kaj malhelpos alteriĝon, kaj radoj jam korekte eligitaj, estas ega diferenco; la paro –ata –ita restas nepre necesa.

Tiuj nur kelkaj misetoj el miloj kaj miloj da terminoj fakte reliefigas la bonegon de la cetero de l' verko : ega laboro, kiu hisas Esperanton al nivelo de teknikilo en plej modernaj medioj. Gilbert Ledon tiel faris al Esperanto kaj al la homaro servon ĝis nun senkomparan, kondiĉe ke la homaro konsentu al neŭtrala "studado de farebleco". Ni ŝuldas dankegon al li kaj al Fonto por tiu preskaŭ perfekta laboro. 
— oktobro 2002, Luko, Sennaciulo, 10(1168), p. 143-144


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita en Sennaciulo, 10(1168), p. 143.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]