Aviadilatakoj en Hinda Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La militŝipo Cornwall bruliĝe kaj sinke la 5an de Aprilo 1942.
Hermes sinkante post la japana aeratako la 9an de Aprilo 1942.

La Aviadilatakoj en Hinda Oceano (konata en japana kiel Operaco C)[1] estis marbatalaro fare de la rapidaj aviadilŝipoj de la Imperia Japana Ŝiparmeo el la 31a de Marto al la 10a de Aprilo 1942 kontraŭ ŝipoj kaj bazoj de Aliancanoj en la Hinda Oceano. Ĝi estis frua konfliktaro de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La japanoj sub estreco de Ĉuiĉi Nagumo devigis parton de la aliancajn (ĉefe el Reĝa Ŝiparo) fortojn retiriĝi al Orienta Afriko, sed admiralo Sir James Somerville tenis sian divizion de aviadilŝipoj, Force A, "... en Hindioceanaj akvoj, por esti preta elteni ajnan klopodon fare de la malamiko regi en tiuj akvoj pere nur de malpezaj fortoj."[2]

La insulo Cejlono estis strategie grava, ĉar ĝi hegemonias en la Hindia Oceano. Fakte ĝi kontrolis la aliron al Hindio, al la ŝlosilaj marvojoj de Aliancanoj al Mezoriento kaj la naftokampoj de la Persa Golfo. Cejlono havis plej el la rimedoj de kaŭĉuko de la Brita Imperio. Grava haveno kaj marmilita bazo, nome Trincomalee, estis en la orienta marbordo de la insulo. La japana propagando havis efikon sur parto de la srilanka loĝantaro, kiu esperis la japanan alvenon.

La 5an de Aprilo 1942 japanoj atakis la militŝipan bazon de Kolombo, Cejlono, sinkigante la armitan komercan krozoŝipon Hector kaj la malnovan destrojeron Tenedos en la haveno. Dek ok japanaj aviadiloj estis perditaj pro la forta kontraŭ-aviadila pafado. La japanoj konfesis nur kvin perdojn, tri el ili surtere — ĉar nur tri detruitaj aviadiloj estis malkovritaj surtere. La RAF perdis almenaŭ 27 aviadilojn. La 6an de Aprilo la krozoŝipo Kumano kaj Suzuĝa kun la destrojero Ŝirakumo sinkigis la britajn komercajn ŝipojn Silksworth, Autolycus, Malda kaj Shinkuang kaj la usonan ŝipon Exmoor.[3] Ankaŭ la 6an de Aprilo, la hindia milita ŝalupo Indus estis sinkigita de aeratako ĉe la marbordo de Birmo, ĉe Sitŭe.

La 9an de Aprilo, la japanoj atakis la havenon de Trinkomali. La britoj estis jam avertitaj pri la atako, kaj la aviadilŝipo Hermes kaj ties protektoŝipoj estis foririntaj la nokton antaŭan. Ili revenis al la haveno kiam ili estis malkovritaj. Hermes ne havis aviadilojn surŝipe, kaj estis sendefenda kiam 70 bombaviadiloj atakis ĝin ĉe Batticaloa. Frapita 40 fojojn, Hermes sinkis kun perdo de 307 homoj. Ankaŭ la destrojero Vampire kaj la korveto Hollyhock estis sinkigitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Canadian Department of National Defense Arkivita la 10an de Aŭgusto 2014 ĉe Wayback Machine., alirita la 6an de Decembro 2018.
  2. Roskill, Stephen (1956). WAR AT SEA 1939-1945, VOLUME II, THE PERIOD OF BALANCE. UNITED KINGDOM MILITARY SERIES. London: HMSO. Alirita la 6an de Decembro 2018., p. 29
  3. L, Klemen (1999–2000). "Allied Merchant Ship Losses in the Pacific and Southeast Asia". Arkivigite je 2018-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Forgotten Campaign: The Dutch East Indies Campaign 1941–1942. Alirita la 6an de Decembro 2018.