Ayad Akhtar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayad Akhtar
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1970 (1970-10-28) (53-jaraĝa)
en Staten-Insulo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato BrownUniversitato Kolumbio • Columbia University School of the Arts • Brookfield Central High School
Okupo
Okupo aktorodramaturgoscenaristo
Verkoj Homeland Elegies
vdr

Ayad Akhtar [Ajat Akĥtar] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1970 en Novjorko) estas usona verkisto, dramisto kaj teatra aktoro de pakistana origino, gajninto de la Premio Pulitzer. En 2013 li ricevis la Premion Obie por teatraĵo-verkado pro lia teatraĵo Disgraced (malhonoro). Krome, li publikigis la romanon American Dervish, tradukita al 20 lingvoj[1]. La verkaro de Akhtar kovras diversajn temojn inkluzive de la religio, ekonomiko, enmigrado kaj identeco.

La 2-an de decembro 2020, Akhtar estis elektita kiel prezidanto de PEN Usono[2], la plej granda PEN-centro en la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Ayad Akhtar.pen.org.
  2. (en) Ayad Akhtar named new PEN American president. ABC News. la 8-an de septembro 2020