Saltu al enhavo

Azilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Azilo (el latina asylum, el greka άσυλο, ásilo) estas loko, kie persekutata homo estis sekura kontraŭ siaj persekutantoj, laŭ kutimoleĝo.

Laŭ Francisko Azorín azilo estas Rifuĝejo. Publika domo por zorgi k. flegi orfojn, maljunulojn, almozulojn, malsanulojn, kiuj ne havas privatan protektanton.[1]

En la antikvo, mezepoko, rifuĝejon (azilon) donis temploj, preĝejoj de dioj, kirkoj de Dio (jus asyli, asulia, asylum).

Gravaj aziloj estis:

La rajton je azilo ĉesigis parte Tiberius kaj lasis tiun rajton nur al temploj dediĉitaj al vivantaj kaj vivintaj imperiestroj. Nur Antoninus Pius ĉesigis tiun adoradon je la monumentoj de la imperiestroj.

La azilrajto de la paganaj temploj pluvivis en la kristanaj preĝejoj.

Azilrajto

[redakti | redakti fonton]

Paragrafo 13 LIBERO DE MOVIGHO koncedas al chiu homo liberon de movigho : chiu rajtas libere forlasi sian landon kaj reveni

Por pli da detaloj vidu artikolon Politika azilo.

La azilorajto signifas rajton de azilo por tiuj homoj, kiujn oni persekutas pro politikaj, religiaj aŭ aliaj kaŭzoj. La rifuĝantajn homojn akceptas la lando, kiu donas azilon laŭ diversaj kriterioj.

La politika azilo gravis en la 20-a jarcento pro teruraj agadoj, forpeloj de la nazia kaj bolŝevika regado.

Nuntempe maloftas la politika persekuto, plimulto de la azilpetantoj atendas pli bonajn ekonomiajn kondiĉojn en la azildonanta lando, tiel ili estas ekonomiaj rifuĝintoj.

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj inkludas la azilrajton en sia artikolo 14. Pro protekto azilrajto, Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj estis adoptita en 1951.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 27.