Jut-azteka lingvaro
Etoso
(Alidirektita el Azteko-tana lingvaro)
Jut-azteka lingvaro estas lingvofamilio de Amerikaj indianoj - unu el la plej grandaj indianaj familioj en pasinteco. Ili estis ĉefloĝantoj de Azteka ŝtato kaj de sudokcidento de Nord-Ameriko. Reprezentantoj: Aztekoj (1.3 mln), Pipiloj, Ŝoŝonoj. Totala kvanto: 1.8 mln.
- Nomo: [m] asteki, naua; [f] Azteques; [r] acteki
- Indiana popolo en Meksiko; Kvanto: 1,2 mln (1992).
- Lingvo: azteka lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- Ĝis la 16-a jarcento en la teritorio de nuntempa Meksiko ekzistis la ŝtato de aztekoj kun la ĉefurbo Tenoĉtitlano. Aztekoj kreis civilizon, kiu estis detruita de hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento.
- Nomo: [m] pemena; [f] Comanches; [r] komanĉi
- Indiana popolo de ŝoŝona grupo en Usono (rezervejo en sudokcidento de ŝtato Oklahomo), 6 mil (1992).
- Lingvo: komanĉa lingvo.
- Kredantoj: protestantoj.
PIPILOJ
- Nomoj: [m] maseual; [f] Pipils; [r] pipil
- Indiana popolo en Salvadoro, 155 mil (1992).
- Lingvo: de azteka-tanoana familio.
- Laŭ religio - katolikoj.
- Nomoj: [h]+[f] Pueblo; [r] pueblo
- Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Usono (ŝtatoj Nov-Meksiko kaj Arizono), 32 mil (1987).
- Lingvoj: de jut-azteka familio.
- Nomoj: [a] Shoshone, [f] Chochons; [r] Шошоны ŝoŝoni
- Grupo de indianaj popoloj (mem ŝoŝonoj, komanĉoj, jutoj k.a.) en Usono. Entute ĉ. 70 mil (1992).
- Lingvoj: de jut-azteka familio.
- Tradiciaj konfesoj.
TARAHUMARA
Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.