Aŭamia Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭamia Ligo
emblemo
flago
Insigno de Bangladeŝa Aŭamia Ligo
Insigno de Bangladeŝa Aŭamia Ligo
partio
Komenco 23-a de junio 1949
Lando(j) Bangladeŝo vd
Sidejo Dako, Bangladeŝo
Ideologio

bengala naciismo • Tria Vojo • sekulareco

Fondinto(j) Husejn Ŝahed Suhravardi vd
Ĉefestro(j) Hasina Oaĝed vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La unua flago de la Aŭamia Ligo uzita dum la Pakistana periodo.

La Bangladeŝa Aŭamia Ligo (en bengala lingvo: বাংলাদেশ আওয়ামী লীগ; tradukita el urdua: kiel Bangladeŝa Popola Ligo), ofte simple nomita Aŭamia LigoAL,[1][2] estas unu el la du ĉefaj politikaj partioj de Bangladeŝo.

La Tutpakistana Aŭamia Islama Ligo estis fondita en Dako, nome ĉefurbo de la pakistana provinco Orienta Bengalio, en 1949 fare de la bengalaj naciistoj Abdul Hamid Ĥan Bhaŝani, Ŝaŭkat Ali, Ĝar Mohammad Ĥan, Ŝamsul Huk, al kiuj poste aliĝis Husejn Ŝahed Suhravardi kiu poste iĝis Ĉefministro de Pakistano. La Pakistana Aŭamia Islama Ligo estis establita kiel Bengalia alternativo al la dominado de la Islama Ligo en Pakistano kaj pri la centremo de la registaro. La partio tuj akiris amasan popularan subtenon en Orienta Bengalio, poste nomita Orienta Pakistano, kaj finfine kondukis al la fortoj de la Bengalia naciismo en la lukto kontraŭ la militista kaj politika establado de Okcidenta Pakistano.

La partio sub la estreco de Ŝeiĥ Muĝibur Rahman, nome fondopatro de Bangladeŝo, kondukis la luktadon por la sendependeco, unue tra amasa populismajn kaj civilajn malobeajn movadojn, kiel la Sespunkta Movado kaj la Nekunlabora Movado de 1971, kaj poste dum la Bangladeŝa Liberigo-Milito.

Post la apero de la sendependa Bangladeŝo, la Aŭamia Ligo venkis en la unua ĝenerala balotado en 1973 sed poste estis elpostenigita en 1975 post la murdo de Ŝeiĥ Muĝibur Rahman. La partio estis submetita fare de la postaj militistaj reĝimoj al politikaj marĝenoj kaj multaj el ties veteranaj estroj kaj aktivuloj estis ekzekutitaj aŭ enprizonigitaj. Post la restaŭro de la demokratio en 1990, la Aŭamia Ligo reaperis kiel unu el la ĉefaj ludantoj de la bangladeŝa politiko.

Inter la estroj de la Aŭamia Ligo, kvin iĝis Prezidento de Bangladeŝo, kvar iĝis Ĉefministro de Bangladeŝo kaj unu iĝis Ĉefministro de Pakistano. La Ĉefministro de Bangladeŝo, nome Hasina Oaĝed, estris la partion ekde 1981.

Notoj[redakti | redakti fonton]