Aŭtrigonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtrigonoj
historia etno
Keltoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Aŭtrigonoj estis antaŭromia tribo establiĝinta en la nordo de la Iberia duoninsulo, en la nuna Hispanio.

La unua mencio pri la aŭtrigonoj estis farita de Tito Livio, en la jaro 76 a. K. Strabono mencias ilin en sia libro Geographika, libro III, ĉap. 3, s. 7, sub la nomo allótrigones, eble adaptante la nomon al greka vorto pli familiara por li kiu volas diri 'fremduloj'.

Romiaj historiistoj kiel Pomponio Mela kaj Plinio la Maljuna situigas ilin en la nordo de la nuna provinco Burgoso (Briviesca), proksime de la romia ŝoseo, dum Plinio la Maljuna, ĉirkaŭ la jaro 77 p. K., citis «inter la dek urboj de la aŭtrigonoj Tritium (Monasterio de Rodilla) kaj Virovesca (Briviesca) kiel ĉefurbo de la aŭtrigonoj». Ptolomeo situigas ilin inter la riveroj Asón kaj Nervión kaj indikas ke ilia teritorio limis kun tiu de la karistioj oriente kaj kun tiu de la kantabroj okcidente. Rilataj popoloj estis ankaŭ amanoj, varduloj kaj morekanoj.

La aŭtrigonoj probable estis kelta popolo, la nomoj de iliaj urboj kiel Uxama Barca aŭ tiuj kun la finaĵoj -briga indikas keltan originon. Ankaŭ la hindeŭropaj toponimioj de la riveroj Nervión kaj Burzaco, la antroponimoj, la arkeologiaj spuroj, iloj, armiloj, ujoj, spuroj de la kastroj, loĝejoj, fortikaĵoj, enterig-sistemoj, kaj aliaj situigas ilin inter la kulture kelktaj popoloj, kvankam kun evidenta diferenco rilate al la keltiberoj.