Bácsborsód

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Bácsbokod!

Bácsborsód (bAĉborŝOd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Bácsalmás[1].

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Bácsborsód situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Baja troviĝas 19 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste sarmatoj kaj keltoj loĝis tie. La nomo aperis unuafoje en 1333 en formo Bursous. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva, sed alvenis sudslavoj. Poste dum mallonga tempo la komunumo senhomiĝis. La kampoj longe apartenis al familio Latinovits, kiuj konstruis 3 kastelojn. En 1897 la vilaĝo ricevis la nomon Bácsborsód. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko. En 1945 la germanoj estis deportitaj al Germanio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.