Bálint Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Nagy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1949 (1949-05-24)
en Szeged
Morto 4-an de februaro 2022 (2022-02-04) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q61022704
Familio
Edz(in)o Klára Spilák
Infanoj 7
Okupo
Okupo arkitektoĉarpentisto • internodekoraciisto
vdr

Bálint Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Bálint estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, ĉarpentisto. Lia edzino estis Klára Spilák.

Bálint Nagy[1] naskiĝis la 24-an de majo 1949 en Szeged, li mortis la 4-an de februaro 2022 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Nagy maturiĝis en arkitektura mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1967, poste li plulernis en Debrecen, pli poste en simila altlernejo en Budapeŝto, kie li akiris diplomon. Ekde 1972 li laboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj atelieroj. Tiutempe li estis ekstravaganca, pli precize tiu homo, kiu ne aliĝis al la socialisma vivoformo, eĉ iom poste li aliĝis al la sekreta (malpermesita) opozicio. Li estis iom neglektita, tial ekde 1979 li estis ĉarpentisto. Inter 1983-1984 en Francio, inter 1987-1990 en Usono li havis stipendiojn. Hejmenveninta li fondis propran arkitekturan atelieron. Kelkfoje li kreis ankaŭ teatraj dekoraciojn. Li ricevis premiojn ekde 2002, en 2021 premion Kossuth. Li kune vivas kun virino, kiu naskis 6 gefilojn inter 1979-2000.

Elektitaj arkitekturaj planoj[redakti | redakti fonton]

  • domo kun 9 loĝejoj (1973, Budapeŝto)
  • familia domo (1982)
  • industria parko (Budapeŝto)
  • preĝdomo en Békásmegyer (1991-1998)
  • Teatro Bárka (Budapeŝto) (1994-1999)

Elektitaj planoj pri internaj spacoj[redakti | redakti fonton]

  • restoracio "Kacsa" (1981, Budapeŝto)
  • ekspozicio por skulptisto Louise McCagg (1990, Novjorko)
  • librovendejo "Nézőpont" (1992, Budapeŝto)

Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Adyliget (1987)
  • Budapeŝto, Szeged (1992)
  • Prago (1993)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1976, 1980, 1988, 2000)
  • Lille (1983)
  • Tihany (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.