Bánfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bánfa estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. La loknomo signifas: banuso-vilaĝ'.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Bánfa situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Szigetvár troviĝas 11, Szentlőrinc 12, Sellye 17, Pécs 36 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1289 laŭ tiama hungara ortografio "Baanfolva". Ĝi longe estis eklezia bieno. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Bánfa migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri bán (= banuso) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Alsóbán Bán Bánfa Bánfalva Bánhorváti Bánkeszi
Bánpatak Bánréve Bántolmács Bántornya Felsőbán Mosonbánfalva