Béla Árpád Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Árpád Balázs
Béla Árpád Balázs
Béla Árpád Balázs
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1935 (1935-05-04)
en Rákoshegy
Morto 26-an de februaro 2021 (2021-02-26) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr

Béla Árpád Balázs [balAĵ], ofte nur Béla Balázs laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Balázs Béla Árpád estis hungara astronomo, altlerneja instruisto.

Béla Árpád Balázs[1] naskiĝis la  4-an de majo 1935(nun 1935-05-04) en Rákoshegy, li mortis la 26-an de februaro 2021 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Árpád Balázs akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958. Post la diplomo li laboris en astronomia instituto. Inter 1968 kaj 1992 li estis katedrestro en la universitato (kun interrompoj), sed en 1983 lia edzino ricevis postenon en Vieno, tial li sekvis ŝin. Li akiris diplometan laboron, krome li instruis en la Universitato de Vieno ĝis 1988. Lia edzino apartenis al la germana minoritato (ili geedziĝis en 1963), tial ankaŭ li parolis perfekte germane. Li ricevis premiojn inter 1978-2007.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Csillaghalmazok és Csillagtársulások Katalógusa (Catalogue of Star Clusters and Associations) (lia ĉefverko kun 2 aliaj astronomoj)
  • Approximate method of plotting the orbit of a space rocket passing near the Moon (kunaŭtoro, 1959)
  • Priblizsonnij metod raszcsota orbit koszmicseszkih raket (kunaŭtoro, 1962)
  • The Role of Star Clusters in Cosmogony and in the Study of Galactic Structure: Stellar Physics and Evolution No.6 Subcommission Symposium (1978)
  • Dynamical Astronomy: Proceedings of the Second U.S.-Hungary Workshop (kunaŭtoro, 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]