Béla Cziráky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Cziráky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1852 (1852-05-23)
en Lovasberény
Morto 20-an de marto 1911 (1911-03-20) (58-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Cziráky
Okupo
Okupo ĉambelanopolitikisto
vdr

Grafo Béla Cziráky [cirAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun kompleta nomo Cziráky Béla József Károly Dénes Dezső estis hungara ĉambelano, departementestro, kortegano, membro de la supera ĉambro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ciráki kaj dénesfalvi. Lia patro estis János Cziráky.

Béla Cziráky

Béla Cziráky [1] naskiĝis la 23-an de majo 1852 en Lovasberény, li mortis la 20-an de marto 1911 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Cziráky frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1872. Post siaj studoj li eklaboris en ministerio pri justico. En 1878 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 filojn. En 1880 li estis nomumita imperiestra kaj reĝa ĉambelano, en 1884 departementestro de Fejér (historia departemento), en 1885 interna sekreta konsilisto. En 1896 li pensiuliĝis, sed en 1905 li partoprenis aktiva en la politika krizo. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj Honoran legion.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]