Béla Czobor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Czobor
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1852 (1852-05-09)
en Székesfehérvár
Morto 13-an de januaro 1904 (1904-01-13) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkeologo • universitata instruisto
vdr

Béla CZOBOR [cobor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czobor Béla estis hungara arthistoriisto, arkeologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1899).

Béla Czobor [1] naskiĝis la 9-an de majo 1852 en Székesfehérvár. Li mortis la 13-an de januaro 1904 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Czobor frekventis porpastran lernejon, sed en 1876 li ekhavis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Inter 1886-1888 li instruis kaj estris en porpastra lernejo en Nagyvárad. Baldaŭe li laboris en ŝtata ofico okupiĝanta pri historiaj monumentoj. Tiutempe li aranĝis 6 ekspoziciojn. Inter 1880-1887 li redaktis fakrevuon Egyházművészeti Lapok (Ekleziartaj Folioj). Li ricevis rangon en universitato en 1897. Li okupiĝis ĉefe pri mezepoka arto, ekleziaj monumentoj historiaj, ekleziaj industriartoj kaj kristana arkeologio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A középkori egyházi művészet kézikönyve (Manlibro de la mezepoka eklezia arto) (1875)
  • A keresztény műarcheológia encyclopaediája (Enciklopedio de la kristana arkeologio) (1880-1883)
  • Magyarország történelmi emlékei az ezredéves orsz. kiállításon (Historiaj memoraĵoj de Hungarujo en la mildatrevena tutlanda ekspozicio) (1898-1899)
  • A m. sztkorona és a koronázási jelvények (La hungara sankta krono kaj la kronadaj insignoj) (1893)

Fontoj[redakti | redakti fonton]