Béla Kéler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kéler
Béla Kéler
Béla Kéler
Persona informo
Naskonomo Adalbert Paul von Kéler
Naskiĝo la  13-an de februaro 1820(nun 1820-02-13)
en Hungario Bártfa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 20-an de novembro 1882 (1882-11-20)
en Wiesbaden
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ján Francisci-Rimavský Gymnasium
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto • violonisto
vdr

Béla Kéler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéler Béla estis hungarlandana dirigento, violonisto, komponisto.

Béla Kéler [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1820 en Bártfa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 21-an de novembro 1882 en Wiesbaden (Germanio).

Béla Kéler

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kéler devenis el nobela familio parolantaj germane. Kéler dum la bazlernejo lernis ankaŭ muzikon, precipe violonadon. Li daŭris la lernadon en Preschau, poste en Debrecen, kie li lernis hungare. Post lernado laŭ inspiro de la gepatroj li faris agrikulturajn laborojn, tamen vespere li okupiĝis pri muziko. En 1844 li estis muzikinstruisto en Preschau, inter 1845-1853 li estis kortega teatra violonisto en Vieno. En 1854 li estis dirigento en Berlino, sed post jaro li revenis al Vieno, ĉar li tie estis orkestrestro. Inter 1856 kaj 1860 li estis ĉefo de armea orkestro, kun kiu li koncertis en la plena Habsburga Imperio, poste li vizitis nur kuraclokojn. Inter 1863-1866 li estis muzika direktoro en Wiesbaden, poste li estis sendependa komponisto. Li ricevis plurajn reĝajn premiojn. Li neniam edziĝis.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Vieno (1855, prezento de propra verko Eine Nacht in Venedig)
  • Bártfa (1868)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1877 en 12 eldonejoj aperis 138 komponaĵoj, ekzemple:

  • Debreczeni emlék op. 26
  • Bártfay emlék csárdás op. 31
  • A Kárpáti viszhangok op. 52
  • Tokaji cseppek op. 54
  • Gruss an mein Vaterland op.56
  • Ouverture romantique op.75
  • Rakoczy ouverture op.76
  • Am schönen Rhein gedenk ich Dein, op.83
  • Die letzten Glückstunden, op.100
  • Ungarische Lustspiel Ouverture op.108
  • In der neuen Heimath op.112
  • Vom Rhein zur Donau, op.138

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Bardejov (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]