Saltu al enhavo

Béla Kelemen

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1913 (1913-10-28)
en Cozmeni
Morto 8-an de decembro 1982 (1982-12-08) (69-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
dictionary author (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KELEMEN Béla estis rumanuja hungara lingvisto naskita en Csíkkozmás la 28-an de oktobro 1913 kaj mortinta en Kluĵo la 8-an de decembro 1982.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Béla Kelemen la mezlernejon finis en Târgu Secuiesc kaj li havigis diplomon de instruisto pri la rumana lingvo kaj literaturo, romanistiko kaj latina lingvo en la Universitato de Koloĵvaro en 1935. Ĝis 1945 li instruis en la romia katolika ĉefgimnazio de Kluĵo. Ekde 1945 ĝis 1950 li instruis en la Bolyai Tudományegyetem. Ekde 1950 li laboris en la Instituto de Lingvistiko de Kluĵo ĝis sia pensiuliĝo. Ĝis 1978 li estis ĉefsekciestro, la ĉefredaktoro de la vortaroj de rumana-hungara kaj hungara-rumana. Inter 1957 kaj 1968 li estis ankaŭ universitata profesoro en la katedro de la rumana lingvoscienco. Li estis ano de la redakcio Cercetări de Lingvistică kaj Nyelv- és Irodalomtudományi Közlemények, de la tiu de lasta ekde 1964 li estis vicĉefrespondecredaktoro. Lia ĉefa esplorkampo estis la leksikografio kaj leksikologio. Sub lia gvido aperis dum jardekoj la rumana-hungara kaj hungara-rumana vortaroj. Li partoprenis ankaŭ en la laborojn de la Dicţionarul limbii române kaj de la Erdélyi Magyar Szótörténeti Tár. Li priokupiĝis modernan lingvoteorion kaj statistikajn metodojn. Li tradukis hungaran lingvon el verkoj de Nicolae Bălcescu, Mihail Sadoveanu kaj Barbu Stefănescu Delavrancea.

Verkoj ĉefaj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Balogh Edgár: A szótárszerkesztő öröksége (Utunk, 1982. 52. sz.);
  • Köllő Károly: K. B. emlékezete (Igazság, 1982. dec. 26);
  • Méhes György: Aki két életre való munkát végzett (A Hét, 1983. 2. sz.).