Béla Kovrig
Béla Kovrig | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1900 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de decembro 1962 (62-jaraĝa) en Milvokio |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikologo advokato ![]() |
Béla KOVRIG hungara politikisto, universitata profesoro, sociologo. Li naskiĝis en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1900 kaj mortis en Milvokio (Usono) la 19-an de decembro 1962.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Béla Kovrig akiris diplomon pri juro (1920). De 1923 li estis persona sekretario de ministerprezidento István Bethlen. Pli poste li laboris kiel registara oficisto kaj pli poste vicdirektoro, direktoro, ĉefsekciestro de Instituto Tutlanda por Sociasekuro, inter 1935–38 lekciisto en teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1940–44 li li estis universitata profesoro de Universitato de Koloĵvaro. Li estis respondecredaktoro de revuo Új Erdély de Koloĵvaro. En 1948 li elmigris en Usonon kaj inter 1949–62 li estis profesoro pri siciologio de Universitato Marquette de Milvokio.
Verkoj ĉefaj
[redakti | redakti fonton]- A mai munkanélküléség oka és orvoslása (Bp., 1924);
- A magánalkalmazottak nyugdíjbiztosítása és a vállalati nyugdíjintézmények újjászervezése (Bp., 1929);
- Fasizmus–hitlerizmus (Bp., 1934);
- Szociálpolitika (Bp., 1936);
- Korfordulón (Bp., 1940);
- Társadalom és társadalompolitika (Kolozsvár, 1942);
- A magyar társadalompolitika (New York, 1954).