Béla Lengyel (1903)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1903 (1903-07-16)
en Budapeŝto
Morto 11-an de marto 1990 (1990-03-11) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Béla Lengyel
Okupo
Okupo kemiisto • kemia inĝeniero • akademiulo
vdr

Pri la ceteraj Béla Lengyel vidu ĉi tie!

Béla Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Béla estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1967). Lia avo estis Béla Lengyel (1844) same kemiisto.

Béla Lengyel [1] naskiĝis en 16-a de julio 1903 kaj li mortis en 11-a de marto 1990.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Lengyel frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto. Post la diplomo en 1928 li eklaboris apud Tibor Erdey-Grúz en la universitata fizika-kemia instituto. En 1934 li habilitis, spite tion post jaroj li parte forlasis la universitaton kaj li okupiĝis ankaŭ pri juro de patentoj. En 1949 li plene reiris al la universitato, kie post 5 jaroj li iĝis vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri elektraj kvalitoj de vitroj. Li ricevis premion Kossuth en 1955.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Világhódító ipari anyagok (1939)
  • A Kémiai intézetek története (Historio de la kemiaj institutoj), (1955, 1956)
  • Az üveg elektromos vezetőképességéről I. Elegyüvegek vezetőképessége (1954)
  • Szervetlen polimérek kémiájának egyes kérdéseiről (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]