Saltu al enhavo

Béla Pártos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Pártos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1843 (1843-11-30)
en Apatin
Morto 15-an de aprilo 1905 (1905-04-15) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Gyula Pártos Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
loka politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Pártos [bEla pArtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pártos Béla estis hungara juristo, advokato, politikisto, parlamentano. Lia origina familia nomo estis Puntzman. Lia frato estis Gyula Pártos.

Béla Pártos [1] naskiĝis en 1844 en Hungara reĝlando en Apatin (nuntempe en Serbio). Li mortis la 15-an de aprilo 1905 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Béla Pártos frekventis gimnaziojn en Nagybecskerek kaj Pécs, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pest. En 1867 li estis nomumita subnotario en Zombor. En 1872 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li kreis memstaran advokatan kontoron. Ekde 1882 li ricevis diversajn jurajn taskojn, krome li estis elektita parlamenta deputito.

Elektitaj kontribuaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A főrendiház reformja (Reformo de la senato), (1882)
  • Az ötéves mandatum ellen (Kontraŭ la kvinjara mandato), (1885)
  • Választás vagy kinevezés. Adalék a közigazgatási reformhoz. (Ĉu elekto aŭ nomumo? Aldonaĵoj al la administra reformo., (1891, ankaŭ germane)
  • A polgári házasságról (Pri la burĝa geedziĝo), (1893)