Béla Reitzer
Béla Reitzer | |
---|---|
Béla Reitzer en 1940 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1911 en Szeged |
Morto | 15-an de decembro 1942 (31-jaraĝa) en Ŝepetivka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | sociologo |
Béla Reitzer [rejcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reitzer Béla estis hungara sociologo.
Béla Reitzer[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1911 en Szeged, li mortis la 15-an de decembro 1942 en en:Shepetivka (okupita parto de Sovetunio, Ukrainio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Reitzer devenis el juda familio. Li studis juron, filozofion, pedagogion inter 1929-1935 en Scienca Universitato Ferenc József. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto. En 1941 li estis trudlaboristo en la okupita landparto de Ukrainio, kie li faris fizikajn laborojn al la hungara armeo. Li malaperis en nekonataj cirkonstancoj en la sekvanta jaro. Li postlasis signifajn sociologiajn verkojn.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Tulajdonszerzés végetti megtámadás (1932)
- A proletárnevelés kérdéséhez. Nevelésszociológiai bírálat. (1935)
- Szociálpolitika a felfegyverkezés és a háború között (1939)
- Ezer munkás a szabadidejéről (kunaŭtoro, 1940)
- Alexander von Gleichen-Russwurm: A barokk (tradukaĵo kune kun Miklós Radnóti, 1940)
- A munkapiac helyzete a munkaközvetítés reformja előtt (1941)
- Reitzer Béla válogatott írásai (1986)