Béla Sarlós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Sarlós
Persona informo
Naskonomo Steiner Béla
Naskiĝo 12-an de marto 1913 (1913-03-12)
Morto 20-an de julio 1990 (1990-07-20) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juĝisto
vdr

Béla Sarlós [ŝarlOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarlós Béla estis hungara juĝisto. Lia origina familia nomo estis Steiner.

Béla Steiner[1] naskiĝis la 12-an de marto 1913 en Nagyatád, li mortis la 20-an de julio 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Sarlós devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Nagykanizsa en 1930, post kvar jaroj li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet. Post la diplomo li estis advokato-kandidato, en 1938 li akiris advokatan diplomon, pli poste li estis advokato en Budapeŝto. Ekde 1940 li estis plurfoje trudlaboristo, fine li sukcese rifuĝis kaj kaŝiĝis. Intertempe lia familio estis deportita al Aŭŝvico, escepte la edzinon ĉiuj mortis. Post la milito li estis plej ofte juĝisto, post jaroj en altaj postenoj. En 1952 li finis kurson por juĝistoj. Li kandidatiĝis en 1957, doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li laboris en akademia instituto inter 1963–1976?. Li ricevis unuafoje medalon. Li edziĝis en 1939, lia edzino naskis filinon en 1946.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pesti munkásság forradalmi harca 1840-ben. (premiita studo en 1954)
  • Az 1848–1849-es forradalom és szabadságharc büntetőjoga. (monografio kaj disertaĵo, 1959)
  • A Tanácsköztársaság forradalmi törvényszékei. (monografio, 1961)
  • A Tanácsköztársaság jogrendszerének kialakulása. (monografio, 1969)
  • Das Rechtswesen in Ungarn. (1975)
  • Deák és a kiegyezés. (monografio, 1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.