Béla Szabados (naĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szabados
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1974 (1974-02-18) (50-jaraĝa)
en Békéscsaba
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Béla Szabados [sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados Béla estas hungara naĝisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono.

Béla Szabados[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1974 en Békéscsaba (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szabados atingis la unuan naĝsukceson en 1991 en eŭropa ĉampionumo, teame li estis la 3-a en varia naĝo 4 × 100 m. Li estis hungara ĉampiono 14-foje en la 1990-aj jaroj parte individue, parte teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 sen medaloj. Lia plej granda sukceso okazis en 25 metra naĝejo en mondĉampionumo li estis la unua en 2000 (200 m rapidnaĝo) en Ateno. En la sama jaro li finis la aktivan naĝon kaj li akiris ekonomian diplomon en Universitato de Suda Kalifornio, pli poste li trovis laborlokon. Spite tion li daŭre konkursis kiel naĝanto en la 35-39 aĝoklaso en Usono. Intertempe lia edzino naskis filon kaj gajnis en nacia lotumo usonan ŝtatanecon, kiu faris pli facila la lokajn vivkondiĉojn de la familio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]