Béla Szalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szalai
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1922 (1922-07-26)
en Kutas
Morto 18-an de septembro 2008 (2008-09-18) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Szalai [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Szalai Béla István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, diplomato.

Béla Szalai [1] naskiĝis la 26-an de julio 1922 en Kutas. Li mortis la 18-an de septembro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szalai frekventis bazlernejon en Szigetvár, poste komercan mezlernejon en Kaposvár. Li eklaboris en firmao en 1940, dume li plulernis en Teknikuniversitato József Nádor. Fine de la 2-a mondmilito li partoprenis en la rezista movado. En 1945 li aliĝis al la komunistoj, li ricevis postenon en la junulara movado, fine li frekventis kurson de la partio. En 1946 li akiris diplomon en la teknikuniversitato, post 2 jaroj li samloke doktoriĝis. Inter 1948 kaj 1957 li estis parlamenta deputito. Ekde 1949 li havis altajn postenojn en la partio. En 1951 li frekventis unujaran partian kurson en Moskvo. En 1953 li gvidis Tutlandan Oficejon pri Planado (kvazaŭ li estis ministro), poste li estis ministro pri malpeza industrio. Post la Hungara revolucio de 1956 li ricevis diplomatian taskon en Orienta Berlino. Li estis subministro inter 1963-1980, poste ĝis la pensiuliĝo en 1985 li estis ĉefambasadoro en Orienta Germanio. Li ricevis 10 premiojn aŭ medalojn inter 1947-1985.

Fontoj[redakti | redakti fonton]