Béla Vass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Vass
Memportreto de Béla Vass
Memportreto de Béla Vass
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1872 (1872-06-18)
en Szeged
Morto 2-an de januaro 1934 (1934-01-02) (61-jaraĝa)
en Szombathely
Mortokialo laringa kancero
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikistopedagogoverkisto
vdr

Béla Vass [vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Béla estis hungara instruisto, pentristo.

Béla Vass [1] naskiĝis la 18-an de junio 1872 en Szeged, li mortis la 2-an de januaro 1934 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Vass akiris diplomon en pedagogia lernejo en Budapeŝto en 1895, poste li ekinstruis en mezlernejo en Szombathely. Post 3 jaroj li edziĝis. Libertempe li pentradis, desegnadis, partoprenis en la skolta movado. En 1912 li vizitis la Artistkolonion en Nagybánya. Li kelkfoje studvojaĝis eksterlande. En 1921 li establis artan lernejon, sed ĝi funkciis nur jaron.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto (vidu la bildon!)
  • Ĉefplaco de Szombathely
  • Aĵpentraĵo kun rozoj

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A végekről (1906)
  • A nagykőrösi nyelvjárás (1909)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]