Büdesheim (Bingen am Rhein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Büdesheim
Blazono
Büdesheim (Bingen am Rhein) (Germanio)
Büdesheim (Bingen am Rhein) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Komunumo urbo Bingen am Rhein
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06721
Poŝtkodo 55411
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 7° 55′ O (mapo)49.9497222222227.9122222222222Koordinatoj: 49° 57′ N, 7° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 93 m
Areo 2 km²
vdr

Büdesheim (en loka dialekto Biddesshem) estas urboparto de Bingen am Rhein en la distrikto Mainz-Bingen kaj situas ĉe la rivero Nahe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urboparto Büdesheim situas en la suda parto de Bingen, ĉe la monto Scharlachberg, parto de la monto Rochusberg. Antaŭ al enkomunumigado al Bingen ĝi portis la nomon „Büdesheim am Scharlachberg“.

Historio[redakti | redakti fonton]

Trovitaĵoj el la kelta kaj romia tempoj konfirmis, ke tiam jam loĝis homoj sur la hodiaŭa teritorio de Büdesheim, la nomparto -heim dokumentas, ke temas pri franka setlejo el la 5-a jarcento. En dokumento el la jaro 779 p.K. reĝo Karolo la Granda donacis al la Abatejo de Fulda plurajn vitkultivejojn en Büdesheim. En 843 p.K. en la Traktato de Verdun Ludoviko la Germano donacis krom Büdesheim ankaŭ Bingen per la Verona donaco. En 983 Büdesheim ricevis donace Bingen kaj la vilaĝojn ĉirkaŭajn.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katolika paroĥa preĝejo St. Aureus kaj St. Justina
  • Evangelia preĝejo
  • Katolika preĝejo St. Aureus kaj Justina
  • Urbodomo de Büdesheim
  • Naskiĝdomo de Stefan George
  • "Domo de la 100 fenestroj"
  • Vinarealoj de Büdesheim: Bubenstück, Osterberg, Scharlachberg, Schelmenstück, Schwarzenberg, Schlossberg Schwätzerchen
  • Vininstrupado
  • En la urboparto Büdesheim estas strato nomata "Esperantostraße".

Najbaraj komunumoj kaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]