Saltu al enhavo

Baños de Montemayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baños de Montemayor
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10750
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Oscar Mateos Prieto
Demografio
Loĝantaro 738  (2025) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N,  51′ U (mapo)40.318333333333-5.8572222222222Koordinatoj: 40° 19′ N,  51′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 21 km² (2100 ha) [+]
Baños de Montemayor (Ekstremaduro)
Baños de Montemayor (Ekstremaduro)
DEC
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Baños de Montemayor (Hispanio)
Baños de Montemayor (Hispanio)
DEC
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baños de Montemayor [+]
vdr

Baños de Montemayor (Banejoj de Plejalta Monto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas bañenses. La censita populacio en 2008 estis de 737 loĝantoj.

Baños de Montemayor estas situa en la plej norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 700 m; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed nur je 40 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 80 km de Salamanko, ĉefurbo de la Provinco de Salamanko en la regiono de Kastilio-Leono. La surfaco de ties teritorio estas de 21,98 km².

Agrikulturo kaj brutobredado. Manfarado de mebloj kaj kestoj. Rura turismo kaj banejoj de la epoko de Romia Imperio, banejoj kiuj nomigas la vilaĝon. Ĝi situas ĉe la ŝoseo el Cáceres kaj Plasencia al Salamanko kaj tradicie la ŝoseo de la Romia Imperio el la nordo al la sudo de okcidenta Hispania nome en la hispana Vía de la Plata el kio restas eroj de tiu ŝtona ŝoseo norde de la vilaĝo en direkto al Kastilio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En la jena tabelo aperas la demografia evoluo de Baños de Montemayor inter 1996 kaj 2006 laŭ la datumoj de la Instituto Nacional de Estadística español.

Demografia evoluo de Baños de Montemayor
1996199819992000200120022003200420052006
716712618695731718710672702746

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta vilaĝo, sed tamen ĝi havas du preĝejojn, ĉar la municipo apartenis samtempe al du diversaj diocezoj: tiu de Plasencia kaj tiu de Coria. La Ruta de la Plata markis la limon de tiuj du ekleziaj dividoj kaj Baños de Montemayor estas trapasata de nordo suden de tiu vojo. Tiu koresponda al Coria, de Santa María estas la aktuala paroĥejo kaj tiu koresponda al Plasencia, de Santa Catalina, estas nun kulturdomo de Baños.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]