Bañuelos de Bureba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bañuelos de Bureba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 3° 17′ U (mapo)42.500833333333-3.2805555555556Koordinatoj: 42° 30′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 15,438 km² ( 154 3.8 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bañuelos de Bureba (Provinco Burgoso)
Bañuelos de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Bañuelos de Bureba
Bañuelos de Bureba
Situo de Bañuelos de Bureba
Bañuelos de Bureba (Hispanio)
Bañuelos de Bureba (Hispanio)
DEC
Bañuelos de Bureba
Bañuelos de Bureba
Situo de Bañuelos de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bañuelos de Bureba [+]
vdr

Bañuelos de Bureba [baNJŬElos debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Bañuelos de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Banloketoj de Bureba, alude al la komarkonomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Fotografia Benaiges,.jpg
La instruisto Benaigas. Dorse: Li estis mortigita en jaro 36 kiam la milito.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,438 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 31 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 31 loĝantojn el la jaro 1991.

Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Antoni Benaiges estis instruisto en la loka bazlernejo dum 1934 ĝis 1936 kaj disvastiganto de la pedagogiaj teknikoj de Célestin Freinet. Kiel socialisto kaj progresisto, li estis murdita de falangistoj nur post kelkan tagojn post la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936. En unu el la kajeroj kiujn liaj lernantoj prilaboris, li disvolvigis la temon "maro", kaj li promesis al siaj lernantoj, ke li kunportos ilin vidi ĝin (neniu el ili estis koninta maron). Lia murdo malebligis tion. Multajn jarojn poste oni verkis multe pri li. En 2020 la verkisto José Antonio Abella publikigis prie Aquel mar que nunca vimos; li estis en Bañuelos de Bureba, inter 1979 kaj 1983, kiel kuracisto en sia unua posteno. Neniu el liaj pacientoj menciis al li, ke antaŭ kvardek jaroj lia instruisto estis Antonio Benaiges.[1][2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José Antonio Abella, 'Aquel mar que nunca vimos', Ediciones Valnera, 2020.
  2. Antonio ITURBE El ayuntamiento de Briviesca cancela la obra de teatro sobre Antoni Benaiges, un pacífico maestro republicano fusilado en 1936 Librújula en Público Alirita la 6an de julio 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]