Baŝar al-Asad

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baŝar AL-ASAD (arabe: بشار الاسد, ankaŭ trovebla sub la latinigo Bashar al-Assad) estas la nuna prezidento de Sirio.

Baŝar Al-Asad

Li naskiĝis la 11-an de septembro 1965 en Damasko, kiel dua filo de Hafiz al-Asad. Li lernis en la franca-araba lernejo al-Hurrijet en Damasko. Poste li studis en la medicina fakultato en la Universitato de Damasko kaj specialiĝis en oftalmologio. Li daŭrigis sian klerigadon en Britio.

En la jaro 1994 doktoro Baŝar al-Asad eniris la Armean Akademion en Homs. Poste, en januaro (1999) tra la rango de la siria armeo li estiĝis kolonelo.

Post la forpaso de sia patro, kaj la akcidenta morto de sia frato, kiu estis destinita fariĝi prezidento de la lando, li plirangiĝis al generalo kaj suprema komandanto de la Armeaj Fortoj. Post nomumo kiel kandidato de la partio Baazo, li estis elektita elektita nova prezidento de la Respubliko per referendumo la 10-an de julio de 2000. Li estis reelektita en nova referendumo la 27-an de majo de 2007.