Babbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Babbel estas pagenda retlernada platformo (poŝtelefona aplikaĵo) por ret-bazita lingvolernado. La firmao estis fondita kiel Lesson Nine GmbH en 2007 kaj havas sian ĉefsidejon en Berlino kaj alian oficejon en Novjorko. Ĝi estas disponebla en pluraj lingvoj ekde januaro 2008 kaj en 2021 eblis lerni 14 lingvojn: la germana, angla, hispana, dana, franca, nederlanda, indonezia, itala, norvega, pola, portugala, rusa, sveda kaj turka lingvoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Babbel estis fondita en aŭgusto 2007 fare de Toine Diepstraten, Lorenz Heine, Thomas Holl kaj Markus Witte kiel Lesson Nine GmbH.

En januaro 2008, Babbel enretiĝis kiel libera beta-versio kaj estis komence financita tra reklam-bazita modelo. En la sama jaro, Kizoo Technology Ventures kaj IBB Beteiligungsgesellschaft en Berlino investis en la firmao. En 2009 Babbel ricevis unu milionon da eŭroj el la Eŭropa Regiona Evolufonduso de la Eŭropa Unio[2]. En novembro de la sama jaro, Babbel ĉesis uzi reklam-apogitan modelon.

Oferto[redakti | redakti fonton]

Babbel estas produkto de Babbel GmbH el Berlino . La firmao ofertas lernajn kursojn por privataj individuoj kaj kompanioj en diversaj abonmodeloj.

La kursoj baziĝas sur la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (eo: KERL aŭ mallonge KER). Ekzercoj pri gramatikaĵoj kaj vortprovizoj estas ofertitaj surbaze de mallongaj temaj blokoj kaj lingvaj kapabloj estas instruataj en formo de legado, skribado, aŭskulta komprenado kaj parolado. La lernprogreso estas konservita en nubejo (en: cloud)[3]. En februaro 2016, la firmao raportis unu milionon da aktivaj, pagantaj uzantoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Babbel ricevis plurajn edukpremiojn i.a. en 2011 kaj 2016, ĝi ricevis la Comenius EduMedia Award kaj la Erasmus EuroMedia Seal of Aproval[4]. En la sama jaro, Babbel ricevis la European Award for Technology Supported Learning (eureleA) por la plej bona teknika efektivigo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GmbH, Lesson Nine. «Language for Life - Babbel.com»
  2. Marvin Strathmann: Babbel: Alleine zur Fremdsprache, Die Zeit. la 9-an de marto 2016, ISSN 0044-2070
  3. (de) Lesson Nine GmbH: Lernen mit Babbel - Babbel.com.
  4. (de) Babbel mit neuem Firmenkunden-Bereich... Arkivigita de la originalo, la 25-an de aprilo 2016

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Duolingo

Instruado de lingvoj