Bad Sobernheim
| Bad Sobernheim | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • banloko | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
| Distrikto | Distrikto Bad Kreuznach | |||||
| Komunumaro | Verbandsgemeinde Sobernheim | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06751 | |||||
| Poŝtkodo | 55566 | |||||
| Aŭtomobila kodo | KH | |||||
| Oficiala Municipokodo | 07133501 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Hans-Georg Janneck | |||||
| Titolo de komunumestro | Stadtbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 11 55566 Sobernheim | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 6564 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo)49.7872222222227.6527777777778Koordinatoj: 49° 47′ N, 7° 39′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 620 m | |||||
| Areo | 54,06 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://stadt.bad-sobernheim.de/ | |||||
Bad Sobernheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2024 la urbo havis 6 564 loĝantojn sur areo de 54,18 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj/km². Ĝi estas kuracloko - pri tio indikas la nomparto "Bad", kiu laŭvorte signifas "banloko". La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Sobernheim.
Bad Sodernheim apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].
La loka nudpiedejo
[redakti | redakti fonton]En la urba parko situas nudpiedejo, kies vojo por nudpieda promenado, aprezata aparte de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe. La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso donu iom da impresoj pri ĝi (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):
Vado tra ŝlimo, vojo tra la rivero Nahe kaj per pendoponto. De paliso al paliso, de trabo al trabo, ekvilibrante. Kaj fine: malvarma duŝo.



