Bad Säckingen situas ĉe la bordo de Rejno, kiu formas la landlimon al Svislando. Al la urbo apartenas krom la malnova urbeto de Säckingen la vilaĝoj kaj iam memstaraj komunumoj Harpolingen, Rippolingen, kaj Wallbach.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento estis Esperanto-grupo en la urbo, kaj ekzistas Esperanto-strato. En 1983 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo, kaj kadre de ĝi interalie aktive esperantistiĝis la pli posta oficeja gvidantino de Germana Esperanto-Asocio, Ursula Niesert.[1]