Bahadur Ŝah Zafar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahadur Ŝah Zafar
Persona informo
ابو ظفر سِراجُ الْدین محمد بُہادر شاہ ظفر
Naskiĝo 24-an de oktobro 1775 (1775-10-24)
en Delhio
Morto 7-an de novembro 1862 (1862-11-07) (87-jaraĝa)
en Jangono
Tombo Jangono vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Mogola Imperio vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio • Baburidoj vd
Patro Akbar Shah II vd
Patrino Lal Bai Timurid Qudsia Begum Sahiba, Kallu Bai vd
Gefratoj Mirza Jahangir • Mirza Jahan Shah • Mirza Salim vd
Edz(in)o Taj Mahal Begum • Zeenat Mahal vd
Infanoj Mirza Jawan Bakht • Mirza Farkhunda Shah • Mirza Dara Bakht • Mirza Khizr Sultan vd
Profesio
Okupo poeto • monarkoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mirza Abu Zafar Sirajuddin Muhammad Bahadur Ŝah Zafar (24a de Oktobro 1775 – 7a de Novembro 1862) estis la lasta Mogola imperiestro. Li estis la dua filo[1] kaj iĝis sukcedanto de sia patro, Akbar la 2-a, post lia morto la 28an de Septembro 1837. Li estis nur laŭnoma imperiestro, ĉar la Mogola Imperio ekzistis nur laŭnome kaj lia aŭtoritato estis limigita nur al la urbo Delhi (Ŝahjahanbad). Post lia implico en la Ribelo de sipajoj de 1857, la Britoj ekzilis lin al Ranguno en la Brit-kontrolita Birmo, post kondamni lin pro konspiraj akuzoj.

La patro de Zafar, nome Akbar la 2-a, estis enprizonigita fare de la Britoj kaj li ne estis la preferata elekto de lia patro kiel lia sukcedanto. Unu el la reĝinoj de Akbar Ŝah, nome Mumtaz Begum, premis lin por ke tiu deklaru ŝian filon, Mirza Jahangir, kiel sia sukcedanto. Tamen, la Orient-Hindia Kompanio ekzilis Jahangir post li atakis iliajn loĝantojn, en la Ruĝa Fortikaĵo,[1] preparante la vojon por ke Zafar aliru al la trono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Husain, S. Mahdi (2006). Bahadur Shah Zafar; And the War of 1857 in Delhi. Aakar Books.