Bajbarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bajbarso (arabe: الملك الظاهر ركن الدين بيبرس البندقداري, al-Malik al-Zahir Rukn al-din Baibars al-Bunduqdari), surnomita Abu al-Futuh (n. en 1223 - m. la 1-an de julio 1277, Damasko), estis mameluka Sultano de Egiptujo kaj Sirio. Li estis unu el la komandantoj de la fortoj kiuj kaŭzis malvenkon de la la Sepa krucmilito de la reĝo Ludoviko la 9-a kaj gvidis la avangardon de la egipta armeo ĉe la Batalo de Ajn Ĝalut en 1260, kiu markis la unuan grandan malvenkon de la mongola armeo kaj estas konsiderita turnopunkto en la historio. Lia regado markis la komencon de la epoko de la mameluka superregado en la Orienta Mediteraneo kaj solidigis la fortikecon de sia armea sistemo. Li entreprenis la forpelon de la krucistoj en Sirio kaj unuigi Egiptujon kaj Sirion en unu potenca ŝtato kiu povus defendi sin de la minacoj de krucistoj kaj mongoloj. Kiel sultano, Bajbarso ankaŭ okupiĝis pri kombinaĵo de diplomatio kaj armea ago kiuj permesis al la mamelukoj vastigi sian imperion.