Balaibalano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balaibalano (turke Bâleybelen) estas konstruita lingvo, kiu verŝajne estiĝis en la 16a jarcento en la osmana Egiptujo. Oni kredas, ke la lingvo estis kreita de la sufisto Muhyi-i Gülşeni (Mehmed bin Fethullah Ebu Talip, naskiĝinta 1528 en Edirne, en familio deveninta de Ŝirazo, mortinta en 1605 en Egiptujo). Li estis membro de ordeno fondita de la kurda ŝejko Pir Ibrahim Gulŝani (Gülşeni), kaj eble li havis kunhelpantojn. La lingvo tamen ne ŝajnas estinti en uzo post lia morto.

Kopio de verko kiu enhavas vortaron balaibalanan-persan-turkan, ekstrakton de la gramatiko de la lingvo kaj tekstekzemplojn, inter alie antaŭparolon en balaibalano kun araba traduko, estas konservita en la Franca nacia biblioteko en Parizo.

Balaibalano estas konstruita lingvo de la apriora kaj skemisma tipo, kaj ĝia vortprovizo fontas el la araba, persa kaj turka lingvoj. Tiuj lingvoj apartenas al malsamaj lingvofamilioj (semida, hindeŭropa, altaja) sed al la sama kulturkomunumo, la islama civilizo. Balaibalano skribiĝis per la sama variaĵo de la araba alfabeto, kiu ankaŭ servis por la turka. La gramatiko similas al tiu de la araba, almenaŭ fraznivele, sed la vortfarado estis pli aglutina, kiel en la turka. La lingvo havas sian bazon en sufisma mistiko. La vortoj ne estis elektitaj tiamaniere, ke la lingvo bone taŭgus kiel interetna helplingvo. Pli verŝajnas, ke ĝi estis intencita por funkcii kiel apartiga lingvo simile al la Medefajdrino kaj la eskaja lingvo. En la araba, plej multaj vortradikoj konsistas el tri konsonantoj. En la balaibalanaj vortoj kun arablingva deveno ofte mankas la tria el tiuj. Tial la vortoj iĝas nerekoneblaj por eksteruloj. La lingvo ankaŭ povas esti klasifikata kiel esotera arta lingvo. Tiun klasifikon ankaŭ subtenas tio, ke kelkaj vortoj ŝajnas havi sian originon en metaforoj el la persa-turka poezio, kaj ankaŭ tio, ke la numeraloj (ād ’1’, baz ’2’, jil ’3’) estas elektitaj tiel, ke la unua litero respondas al la loko, kiun ĝi havas en la origina araba alfabeto (’a, b, j, d, ...). Rimarkindas ke la vorto ān ’Dio’ ŝajnas esti pruntita el la delonge formortinta akada lingvo.

Balaibalano estis la unua bone dokumentita konstruita lingvo, pri kiu ni scias, kaj estas aparte notinde, ke ĝi estiĝis antaŭ ol la ebleco konstrui lingvon estis konsiderata de okcidentaj kleruloj, kio okazis dum la 17a jarcento. Preskaŭ ĉiuj pli poste konstruitaj lingvoj originis en la okcidenta civilizo, aŭ inspiriĝis de ĝi. Alia notinda escepto tamen estas damino, kiu estiĝis kaj ankaŭ praktikiĝis inter indiĝenaj aŭstralianoj.

Analizo de la nomo de lingvo
bāl 'lingvo' (kun longa a)
a 'de'
i 'la' (definita artikolo)
bal 'revivigi, naski'
an (participo)
Tio estas: "Lingvo de la reviviganto" (Dio?).

Ekzempletoj
y-asnam ra-y-ān! 'Gloru Dion!'
yablam rabāl! 'Inventu lingvon!'

Literaturo

  • Alessandro Bausani (1970) Geheim- und Universalsprachen: Entwicklung und Typologie. Stuttgart, Kohlhammer. [Edizione italiana ampliata (1974) Le lingue inventate: linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali. Roma, Ubaldini.]
  • Silvestre de Sacy (1813) Kitab asl al-maqasid wa fasl al marasid, Le capital des objets recherchés et le chapitre des choses attendues, ou Dictionnaire de l'idiome Balaïbalan. Notices et extraits des manuscrits de la Bibliothèque Impériale [Paris], 9: 365-396.
  • Mustafa Koç (2006) Bâleybelen: İlk Yapma Dil. Istanbul, ISBN 9799758740351.

Eksteraj ligiloj

Mâverd: Bâleybelen’den Esperanto’ya (turklingve)

Balaibalano en la Kolekto por Planlingvo kaj Esperantomuzeo (turklingve)