Balanciero (horloĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la parto de horloĝa mekanikaĵo nomata balanciero. La vorto ankoraŭ havas pliajn signifojn - bonvolu vidi la apartigilon balanciero.
moderna balanciero en la mekanikaĵo de ĉina brakhorloĝo

Balanciero en la lingvaĵo de horloĝokonstruado laŭ PIV estas oscilanta radeto, kunigita kun spirala risorto, en horloĝo. Ĝi uziĝas en brakhorloĝoj kaj ankaŭ en iuj pli grandaj horloĝoj, kaj havas la saman funkcion kiel pendolo en pendolhorloĝo. La radeto havas ekzakte difinitan pezon kaj rotacias tien kaj reen. La direktoŝanĝon kaŭzas la kunigita spirala risorto, dum la balanciero entute estas movata fare de dentorada mekanismaĵo kiu dozigas la forton de la dentoradara horloĝa movilo. Ĉiu svingo de la balanciero, nomata "bato", permesas al la horloĝa movilo doni difinitan malgrandan movon al la horloĝaj montriloj.

Ekde la 14-a jarcento, kiam balancieroj en horloĝoj inventiĝis, ĝis la kvarca horloĝa mekanikaĵo kutima ekde la 1970-aj jaroj, praktike ĉiu portebla tempomezurilo funkciis per iuspeca formo de balanciero, kaj ankaŭ depost tiam ĝi estas uzata en iuj mekanikaj porteblaj horloĝoj.