Baltimora tumulto de 1861

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baltimora tumulto de 1861.

La Baltimora tumulto de 1861, en angla Baltimore riot of 1861 (nomitaj ankaŭ "Pratt Street Riots" kaj "Pratt Street Massacre", tumultoj aŭ masakro de la strato Pratt) estis civila konflikto okazinta la 19an de Aprilo, 1861, en Pratt Street, ĉefa strato de Baltimoro, Marilando. Ĝi okazis inter kontraŭmilitaj "Copperhead" Demokratoj (nome la plej granda partio en Marilando) kaj aliaj simpatiantoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono de unu flanko, kaj de aliaj, membroj de la milicoj de Masaĉuseco kaj de Pensilvanio survoje al la landa ĉefurbo Vaŝintono, kiuj estis alvokitaj por federacia servo. La lukto startis en la Stacio de la Prezidenta Strato, etendiĝis tra Prezidenta Strato kaj posste al Howard Strato, kie ĝi finis en la Stacio de Camden Strato. La tumulto produktis la unuajn mortojn fare de malamika agado en la Usona Enlanda Milito kaj estis kromnomita la "Unua Sangelverŝo de la Enlanda Milito".[1] La rezulto estis 4 (soldatoj) mortigitaj, kaj 36 vunditaj en la flanko de la Unio; kaj 12 (civiluloj) mortigitaj, kun nekonata nombro de centoj vunditaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vogler, Mark E. (18a de Aprilo, 2009). "Civil War Guard on duty in Baltimore to save President Street Station". eagletribune.com. Eagle Tribune in Lawrence, Massachusetts. Arkivita el la originalo la 19an de Aprilo, 2009. Alirita la 22an de Aprilo, 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]