Balázs Bugyi
Balázs Bugyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1911 en Kluĵo |
Morto | 18-an de novembro 1982 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-5-1 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1935) Scienca Universitato de Szeged (–1937) |
Okupo | |
Okupo | historiisto de medicino radiologo kuracisto |
BUGYI Balázs [pr budji] estis hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 21-an de majo 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de novembro 1982.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Bugyi ekde 1937 laboris en Universitato Budapeŝto en la Instituto Farmacia, dume kiel Humboldt-stipendiulo faris biologiajn esplorojn en Berlino (1938-39). En 1940 li estis asistanto en Koloĵvaro en la Haynal-kliniko. En jaroj 1945-47 li estis radiologiisto en la Stomatologia Kliniko de Budapeŝto, inter 1947-1952 publiksana inspektisto, poste industrisanafera ĉefreferanto kaj paralele radiologiisto. Ekde 1952 li estis radiologia ĉefkuracisto en malsanulejo de Szolnok, poste li laboris en 1957 en Gödöllő kaj denove en Budapeŝto. Ekde 1958 ĝis 1975 li estis radiologia ĉefkuracisto de la uzino Ganz-MÁVAG.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A mozgási szerveknek munkával kapcsolatos elváltozásairól és megbetegedéseiről, valamint azok vizsgálatának és értékelésének néhány módszeréről (Bp., 1961);
- Occupational mycotic diseases of the Jung (id. Kováts Ferenccel, Bp., 1968);
- Hungarian medical radiology: past and present (Bp., 1968).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon