Banater Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banater Post estas la organo de la organizaĵo de banataj ŝvaboj ekster Rumanio (Landsmannschaft der Banater Schwaben). Ĝi aperas ekde decembro 1956.

Historio[redakti | redakti fonton]

En decembro 1956 senditis senkosta ekzemplero de Banater Post al ĉiuj membroj de la menciita porelmigrinta klubo. Ekde 1957 ĝi aperu regule ĉiun monaton laŭ la plano de la landa estro de la filio en Badenio-Virtembergo, la el Jimbolia devena advokato Peter Maurus. La unua "normala" eldono estis la numero 6 aperinta en decembro 1956 kiel du-kolumna rondletero de la filio en Hesio kaj Badenio-Virtembergo. La antaŭaj kvin duonoficialaĵoj dissenditis fare Peter Maurus. Ĝi havis kvar paĝojn. La tre varma akcepto ĉe la samlandanoj igis la tiaman tutgermanan estron de la citita klubo, Anto Valentin malpermesi la subtitolon rondletero de la banataj ŝvaboj. Post la dua eldono kun ŝanĝita subtitolo venis fine fare de Wilhelm Reiter la propono nomi la gazeton Banater Post.

La unua ĉefredaktisto estis ĝis 1958 Lothar Orendi-Hommenau, filo de la konata ĵurnalisto kaj verkisto Viktor Orendi-Hommenau. Posteulo lia estis Wilhelm Reiter. Dum la unuaj jarkolektoj oni ja povis ellegi el la gazeto la situacion de la banataj ŝvaboj: ĉefe temis pri la sociala kaj jura enkorpigoj de la banatanoj en Germanujo, pri la kunvenigo de disĵetitaj samfamilianoj, pri la situacio de la en Rumanio restintaj ŝvaboj kpt. La novaĵrubriko "Nachrichten aus dem Banat und Rumänien" transprenite el la bukareŝta taggazeto Neuer Weg gravegis engazete. Novaĵoj el Rumanio eĉ hodiaŭ engazete ne flankenmetatas.

Banater Post aperis en 1956 kun la kapo "Banater Post. Rundbrief der Landsmannschaft der Banater Schwaben aus Rumänien". Posedanto kaj eldonisto de la organo estis samtempe landa estro de la klubo en Badenio-Virtembergo kaj portis sole la entreprenan riskon. Post kiam dum kunveno en Stuttgart en junio 1957 pridisputitis la kreo de oficiala organo ĝi realiĝis ekde aprilo 1958 kaj la produkto faritis laŭ komisio de la federacia estrarano. En la 1.1.1961 laŭ antaŭe kontrakta interkonsento inter Peter Maurus kaj la federacia estrarano kluba la gazeto transiris en la proprieton kaj la administradon de la porelmigrinta klubo. Ekde 1962 responsis pri la enhavo Hans Huniar. Paralele al la kresko de la abonantoj pligrandiĝis ankaŭ la amplekso de la gazeto. Oni ankaŭ teme aperigis novajn kampojn: pri la historio de la ŝvaboj, kulturo, regionhistorio, popolaj kutimoj/moroj/tradicioj. Multajn kulturkontribuajhojn skribis Anton Peter Petri. Inter 1988 kaj 2012 ĉefredaktistis Walter Wolf; lia poste ulo ekde la 1.6.2012 estas Walter Tonța.[1] Afergvidanto en 2020 estas Peter-Dietmar Leber.

En 1962 oni havis 200 legantojn, dume en marto 2010 la eldonokvanto estis de po 15.600 ekzempleroj, en 2020 de po 15.000 por monato.[2] Abonantoj troviĝas en la tuta mondo, krom Germanio en 17 landoj, nome en Belgio, Francio, Britio, Italio, Nederlando, Aŭstrio, Rumanujo, Svedio, Svislando, Hispanio, Hungario, Aŭstralio, Argentino, Brazilo, Guatemala, Kanado kaj Usono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter-Dietmar Leber: Eine Stimme für die Landsmannschaft und die Landsleute. Über die Anfänge der „Banater Post“ in Deutschland, Banater Post Nr. 13/14, Jahrgang 51, vom 10. Juli 2007, Seite 3–4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. banater-schwaben.org, Peter-Dietmar Leber: Wechsel in der Redaktion
  2. Karin Bohnensc huh: Anzeigenpreise. Ĉe: banater-schwaben.org