Bankura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bankura
municipo de Okcident-Bengalio
Administrado
Poŝtkodo 722101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 386  (2011) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 87° 4′ O (mapo)23.2587.066666666667Koordinatoj: 23° 15′ N, 87° 4′ O (mapo) [+]
Alto 78 m [+]
Areo 6882 km² ( 688 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bankura (Okcidenta Bengalio)
Bankura (Okcidenta Bengalio)
DEC
Bankura
Bankura
Situo de Bankura
Bankura (Barato)
Bankura (Barato)
DEC
Bankura
Bankura
Situo de Bankura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bankura [+]
vdr

Bankura, bengale: বাঁকুড়া estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo onidire signifis: "lando de ruĝa grundo", sed estas konataj ankaŭ aliaj signifoj (ekzemple nomo de urbofindinto).

Templo ĉe Bankura

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bankura havis 137 386 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bankura situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 78 m super la marnivelo. La grundo estas ruĝa. Durgapur troviĝas 42, Purulia 71, Bordoman 82, Dhanbad 90, Ĝamŝedpur kaj Kardopur po 103, Maheŝtala 143, subŝtata ĉefurbo Kolkato 153, tutlanda ĉefurbo Delhio 1152, Mumbajo 1551 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost pluraj dinastioj en la 18-a jarcento la Maratha Imperio konkeris la areon, sed en 1760 la Brita Orienthinda Kompanio akiris tiun teritorion. Ĝuste post jardeko malsatkatastrofo okazis. La nuna distrikto estis formita en 1879.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Bankura pli, ol 90% de la populacio estas hinduoj, proksimume 8% estas islamanoj, proksimume 2% apartenas al aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bankura loka universitato funkcias, krome ekzistas pluraj altlernejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Bankura estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.

Stacidomo de Bankura

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al stacidomo de Bankura kuras 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La stacidomo kaj ponto estis konstruitaj en 1900, nun ekzistas 2 vojaj kaj unu fervoja pontoj. La plej proksima flughaveno estas en Durgapur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Bankura apartenas al zono de la tropika musona klimato (Am). La averaĝa temperaturo varias averaĝe inter 21-32 °C. La meza jarpluvo estas 1508 mm. La pluvsezono kutime daŭras de junio ĝis septembro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.

Konstruaĵo en Bankura

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans