Banu Sulajm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banu Sulajm
tribo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La Banu Sulajm (en araba: بنو سليم) estis konfederacio de triboj de Arabio kiuj estis loĝantaj en la regionoj Heĝazo kaj Naĝdo de la Araba Duoninsulo kiuj elmigris en Nordafrikon en la 11a jarcento kune kun la Banu Hilal. La ĉefa migrado okazis ĉirkaŭ 1049.

Ties influo estis grava faktoro en la lingva, kultura kaj etna arabigo de Magrebo, kaj en la etendo de nomadismo en areoj kie antaŭe agrikulturo estis hegemonia.

Banu Sulajm estis komponita el kvar ĉefaj grupoj — nome Banu Hebib, 'Aŭf, Debbab, kaj Zegb. La Hebiboj setlis en Cirenio, dum la aliaj venis en Tripolitanion. Post la establado de tribaj grupoj, Libio suferis periodon de malordo kaj triba feŭdismo, kiu pliiĝis pro la alveno de aliaj arabaj aventuruloj el Egiptio. Ĉirkaŭ la fino de la periodo de malordo, la Debbaboj ekkontrolis multon de Tripolitanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Aymn Almsaodi, The Desert Race, p. 108.