Baptista Monda Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptista Monda Alianco
Christian world communion
Komenco 1905 vd
Sidejo Falls Church
Retejo Oficiala retejo
vdr
malnova pinglo de germanaj baptistoj, kun la moto: Unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto.

La Baptista Monda Alianco (angle Baptist World Alliance, akronime BWA), estas internacia tegmenta organizaĵo por kunlaboro inter diversaj baptistaj konfesioj kaj misiorganizaĵoj.

La BWA estis formita en 1905 en Exeter Hall en Londono dum la unua baptista Monda Kongreso.

Ekde tiam la BWA organizis pliajn 19 mondajn kongresojn: En Filadelfio 1911, Stokholmo 1923, Toronto 1928, Berlino 1934, Atlanta 1939, Kopenhago 1947, Klevlando 1950, Londono 1955, Rio-de-Ĵanejro 1960, Miamo 1960, Miamo 1960, Miamo 1960, Miamo 1975, Toronto 1980, Los-Anĝeleso 1985, Seoul 1990, Bonaero 1995, Melburno 2000, Birmingham 2005 kaj Honolulu 2010.

BWA hodiaŭ havas 214 membropreĝejojn [1] kun preskaŭ 36 milionoj baptitaj membroj kaj prizorgas, interalie, komunan helporganizaĵon, Baptist World Aid.

Gazet-agentejo: Baptist World (kvaronjare eldonata).

La Mesaĝo de la Centjara Kongreso (angle) priskribas la teologian bazon de la Baptisma Monda Alianco.

La nuna prezidanto de la BWA estas David Coffey [2]. David Coffey vizitis Svedion kaj la Göteborg-renkontiĝon en 2008 [3].

La European Baptist Federation (EBF) estas unu el ses regionaj socioj en la Baptista Monda Alianco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]