Barceloneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barceloneta (Porto-Riko))
Barceloneta
municipo de Porto-Riko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 00617
Demografio
Loĝantaro 22 657  (2020) [+]
Loĝdenso 240 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 27′ N, 66° 32′ U (mapo)18.450555555556-66.538611111111Koordinatoj: 18° 27′ N, 66° 32′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 94,24 km² (9 424 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Barceloneta (Porto-Riko)
Barceloneta (Porto-Riko)
DEC
Barceloneta
Barceloneta
Situo de Barceloneta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barceloneta, Puerto Rico [+]
vdr
roka marborda sceno
kaj sabla plaĝo en la municipo

Barceloneta - insula hispana prononco [barseloNEta] kun normala esperanta sono "s", per la Internacia Fonetika Alfabeto [baɾseloˈneta] - estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la norda marbordo de la insulo.

Fine de 2020 en la komunumo vivis 22 657 loĝantoj sur areo de 94,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 240 loĝantoj/km².

La nomo kompreneble signifas "Barceloneton", do "malgrandan Barcelonon". Tamen en Barcelono estas ankaŭ strando nomita precize Barceloneta. Tiukadre la blank-flav-ruĝaj bildoj de la flago kaj de la blazono estas prenitaj el tiuj de Barcelono.

La loĝloko estis inter la lastaj setligitaj sur la insulo, nur en 1881 tie barcelonano fondis unuan plantejon de sukerkano. Ĝis 1894 jam ekzistis tri plantejoj de sukerkano, 93 sukermuelejoj kaj ankaŭ kultiviĝis aliaj fruktoj.

Rekte ĉe la maro la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 3 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo kiel jam menciite fondiĝis je la 1-a de julio 1881.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]