Barry (hundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La remburita korpo de Barry, Muzeo pri Naturscienco de Berno
Barry, malnova poŝtkarto

Barry (18001814) estis fama San-Bernarda hundo, kiu deĵoris kiel savanta hundo en Alpoj, en la hospico de la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Ĝi[1] estus savinta 40 homojn perdiĝintajn sur la neĝo.

Ĝia korpo, remburita, estas ekspoziciata en la Muzeo pri Naturscienco de Berno, kaj monumento al ĝia honoro staras en la Hunda Tombejo de Asnières-sur-Seine (Francio).

La leĝendo, laŭ kiu ĝi estus mortigita fare de perdiĝinta homo, kiu konfuzis ĝin kun lupo estas malprava. Male, oni ĝin emeritigis en 1912 kaj ĝi mortis en 1914 en Berno.

Alia leĝendo: la barileto da brando, kiun oni ĉiam bildigas pendanta ĉe la koloj de la San-Bernardaj hundoj. La monaĥoj de la hospico ĉiam neis ke tiu ekzistis.

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. li, ĉar li estis virhundo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]