Bartultovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 16′ 26″ N 17° 35′ 18″ O / 50.27389 °N, 17.58833 °O / 50.27389; 17.58833 (mapo)
Bartultovice
germane: Bartelsdorf, germane: Bettelsdorf, pole: Bartultowice
vilaĝo
Bartultovice-2.JPG
Bartultovice
Oficiala nomo: Bartultovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vysoká
Historia regiono Ĉeĥa Silezio (origine konsisto de
la tn. Mor. enklavoj)
Parto de Osoblahio
Domoj 39 2010
Situo Bartultovice
 - koordinatoj 50° 16′ 26″ N 17° 35′ 18″ O / 50.27389 °N, 17.58833 °O / 50.27389; 17.58833 (mapo)
Katastro 3,6 km² (360 ha) Bartultovice
Loĝantaro 57 (2001)
Denseco 15,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bartultovice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bartultovice (ankaŭ Žebrotice, germane: BartelsdorfBettelsdorf, pole: Bartultowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Vysoká en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas 1,5 km norde de Vysoká. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/57.

Bartultovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,6 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Bartultovice laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 609 643 515 523 480 391 359[p 1] 121 174 126 96 59 57
  1. el tio: 11 ĉeĥoslovakoj, 322 germanoj; 355 rom. kat., 3 evang., 1 sen konfesio

En Bartultovice estas registritaj 39 adresoj: 38 daŭraj objektoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 34 domoj, el tio 22 daŭre loĝigitaj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la municipo kondukas ŝoseo I/57, sur kiu situas limpasejo Bartultovice-Trzebina kun senlima tonaro. Ĉar la municipo situas en soleca regiono de Jesenikoj, en Osoblaha-regiono, ĉi tie ne veturas tro da personaj aŭtomobiloj kompare kun ceteraj sektoroj de unuaklasaj ŝoseoj en Ĉeĥio. Tamen per la ŝoseo kondukas ĉefa transita vojo, do estas ĉi tie registrata pli alta intenseco de ŝarĝaŭtomobiloj kaj kaminonoj.

Pluaj ŝoseaj limpasejoj por transita transporto en Jesenikoj estas Mikulovice (apud Jeseník) kaj Bílý Potok (apud Javorník), tamen tiuj ne estas tiel tro frekventataj fare de ŝarĝaŭtomobiloj, precipe dank' al pli malbona transporta alirebleco tra Červenohorské sedlo kaj Jeseník.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]