Basankusu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basankusu
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 1° 13′ N, 19° 48′ O (mapo)1.222222222222219.802777777778Koordinatoj: 1° 13′ N, 19° 48′ O (mapo) [+]
Alto 371 m [+]
Basankusu (Demokratia Respubliko Kongo)
Basankusu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Basankusu
Basankusu
Situo de Basankusu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Basankusu [+]
vdr

Basankusu estas urbo en la Ekvatora Provinco, Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas la ĉefa urbo kaj administracia centro de la Basankusu Teritorio. En 2004, ĝi havis ĉirkaŭkalkulitan populacion de 23,764 personoj.[1] Ĝi havas gruzan flughavenon, kovritan kaj nekovritan bazarojn, hospitalon, kaj du poŝtelefonajn retojn, kiuj estis instalitaj en 2006. La urbo estas konata ankaŭ kiel centro por konservado de bonoboj. Spite tiajn disvolvigojn, plej da loĝantoj vivas je nivelo de baza vivtenado: ĉasado, fiŝkaptado, bredado de kokoj kaj malgranda agrikulturo. En 2010, la laboristoj de la loka palmoplantejo enspezos averaĝan ĉiumonatan salajron de 40 usonaj dolaroj, dum plej aliaj enspezos multe malpli.[2]

La loko de la urbo ĉe la Rivero Lulonga, alfluanto de la Rivero Kongo, je la kunfluo de la riveroj Lopori kaj Maringa, kontribuis al ĝia sukceso kiel centro por komerco en la regiono. Devenaj el tropikaj pluvarbaroj, la riveroj utilas kiel ŝoseoj por transporto kaj de personoj kaj de varoj.

Historie, Basankusu suferis kelkajn historiojn de ekspluatado dum la epokoj de la Abirkonga Kompanio sed estis ankaŭ enirejo por multo de la Ekvatora Provinco por tiuj individuoj engaĝiĝintaj en la reformoj kiuj venis el la Informo Casement kaj el la Berlina Konferenco de 1884-5.

Oni parolas lomongon, Lingalan kaj francan.

Notoj[redakti | redakti fonton]